Soneto pri pakuma arto
ĝis nun mi entute ne sciis
ke arto montriĝas pakumo
interne restadas eĉ fumo
pri tio neniu menciis

mi volas ĝin tuj rekomendi
afero varias utila
urĝega kaj arte subtila
ĉar oni bezonas ofendi

ekzemple enpaki armilon
kaj ĉiujn atom-satelitojn
precipe fantom-Ĉernobilon

kaj certe neniu protestos
se iu enpakos banditojn
plastaĵoj de ili kontestos
Zuriko, la 1an de julio 1995