Soneto je nasktaga vojo
meznokte "vidvina" ĉampano
je l' oka veturis ni vage
per lifto al Mythen senpage
promen' ĉirkaŭmonte por sano

ni iris de roko al roko
tra bunte florantaj herbejoj
sur voj' estis ankaŭ trinkejoj
ni celon atingis sen ŝoko

Einsiedeln - vizitis ni klostron
admire ĉe Nigra Madono
preĝante forpelis mi monstron

pli ĝuste ol forta imago
surprizis min propra rekono
finiĝis mia naskiĝtago
Zuriko, la 18an de julio 1995