ŝatante poemojn pri maro trovante navig-argumentojn li fotis tombej-monumentojn kaj ŝtonojn de l' Granda Altaro ekestis komuna artaĵo de la magistrino Zuzanna al la magistrino Joanna trairis plezura spritaĵo li skribis pri l' bardo subvela navigu al lumo lanterna kun versoj de l' kanto ĉiela denove la sama tombejo lin prenis por sonĝo eterna en blua senlim-navigejo