Soneto intime danuba
koncertis mi en Bratislavo
por gastoj de nia PEN-centro
kantante baladojn (per ventro)
Czajkowski ludegis kun bravo

Slovnaft' apud Eta Danubo
renkontis mi karajn amikojn
sentante iamajn efikojn
drinkadis ni multe sen dubo

denove post dudek du jaroj
memoris ni pri akcidento
ĉe grand-aventuraj altaroj

Ludovit' Vladimir' kaj Dodo
sincera kortuŝa momento
julio agrablas ĉe l' bordo
Zuriko, la 3an de julio 1995