Soneto laŭ la reĝisoro
la majstro revenas al stilo
forĵetis japanajn sopirojn
kaj trovis nun polajn aspirojn
denove kroniĝos humilo

persisto en la tradicio
sen kroma tendenco al modo
sed kun fantazia metodo
strebanta al mild-ambicio

finiĝis jam krimo kaj puno
ĉar dum Dostojevski sekiĝas
revenas patrujo perdita

kaj pola poema fortuno
videble denove vekiĝas
bedaŭre ankoraŭ fermita
Mergoscia, la 30an de julio 1995