Soneto de artpatrioto
tre ofte demandas min homoj
ĉu havas mi etan patrujon
ho jes mi tre ŝatas Polujon
loĝante en aliaj domoj

naskiĝis mi en Podolio
sed mi ukraino ne estis
kun ukrainino mi festis
kaj nun restas mi en Svisio

ekzistas ĉi tiu dilemo
de ĝi eĉ devenas la farto
ĉar ofte patrujon mi ĉartas

ankoraŭ alia problemo
patrujo por mi estas arto
en kiu mi certe bonfartas
Mergoscia, la 31an de julio 1995