Soneto pri la generalo
inside silenta Konrado
maskita per nigraj vitraloj
mistika sed kontraŭ kabaloj
sekrete spekulis pri tardo

ne iu venkinta tendaro
(ĉar velkis etos-emocio)
sed li iris al historio
savanto de land-loĝantaro

timigis lin per pilorio
(li tiam parolis kun papo)
la poloj en purgatorio

de Prago ĝis frosta Uralo
sistemoj ŝanĝiĝis sur mapo
pro papo kaj pro generalo
Zuriko, la 6an de julio 1995