Soneto pri satana rido
mi perdis eĉ dek milionojn
pro simpla memvola kredemo
kaj ankaŭ pro stult-naivemo
perfid-abomeni ŝablonojn

aferon priludis tri bankoj
l' unua kun mis-kapitalo
ĝin l' dua akceptis sen malo
kaj l' tria bankrotis pro mankoj

envenis administratoroj
agentoj financ-kontrolistoj
polico kaj fak-prokuroroj

pri bankoj aperis romano
ses horojn (laŭ la raportistoj)
mi venkis sed ridas satano
Zuriko, la 8an de julio 1995