Soneto pri gepatra nupto
la jar' mil naŭcent tridek kvina
nur sciis pri l' fest' atestantoj
pli frue ĉar ardaj amantoj
edziĝis kun volo obstina

klezmeroj en Sun-Podolio
dum tri tagoj ludis senpaŭze
vent' hurlas nun time kaj naŭze
ĉe l' tombo en Sub-Silezio

la tempo forviŝis jam spurojn
kaj ploroj sekiĝis sur vango
sistemo forpelis vulturojn

memore al tiu evento
la pastro celebris kun rango
sankt-meson sed sen sakramento
Zuriko, la 9an de julio 1995