Soneto pri tro multa kreo
poemet' signifas nenion
kiam skribas ĝin eta knabo
sed ĉiu komencas de "abo"
krom "abo" ne plenumas ĉion

posedi iun talenteton
serĉi de vesper' ĝis mateno
motivon en reva haveno
verki ridind-ploran libreton

afero okazas suspekta
kiam oni diras "perletoj"
mieno estu zorgaspekta

aŭskultu do mia amata
ne skribu tiom da versetoj
nur tiam vi restos konata
Zuriko, la 12an de aŭgusto 1995