Soneto velas tra Danubo
ne multe... kaj estus fiasko
en Giurgiu danuba haveno
proksime al puna reveno
balance mi riskis je tasko

demando pri ŝipa metriko
mi jaĥtan ne havis sed gasan
komprenis mi volon senlasan
pro stampoj ekestis paniko

kuraĝe mi donis ordonon
tuj iru kaj poste revenu
skipano ne petis pardonon

sufiĉis perfekta preparo
pli bone ne ĉion komprenu
navigis ni al Nigra Maro
Zuriko, la 23an de aŭgusto 1995