Soneto muzikdimensia
enpaŝis en mondon publikan
kuraĝa folklor-muzikanto
ĉifoje la peĉa riskanto
preparis spektaklon unikan

mi ŝatas muzikan eteron
farante eĉ mem amuzeton
se manĝas mi porkan kotleton
sufiĉas nur trinki bieron

doloras tre mia stomako
se iu muzike min pikas
mi ĵetas nenion al sako

kaj kion atingos mi tiam
silento ne tuj artifikas
ĝi prenos min poste por ĉiam
Zuriko, la 5an de aŭgusto 1995