Soneto kun artosurprizo
kelkpaŝe de la bus-stacio
muzeo arta en urbeto
vilao sola sur monteto
trezoro kiel sensacio

neniu timas pro graveco
trankvilo mildas en kafejo
floroj ekflagras ĉe herbejo
la bildoj sonĝas en raveco

revenis ni tuj al Zuriko
rakontante mirajn fabelojn
pri art-subtegmenta fortiko

ni vidis pafist-ridindulojn
ĉar trafis virino la celojn
plej bone kaj venkis junulojn
Winterthur, la 10an de septembro 1995