Soneto pri gravega birdo
birdo en Bazelo - pentulo
delogis lin unu birdino
naskiĝis poste birdetino
pro tio lin nomu spritulo

la birdego kondutis digne
li ne nur konfesis la pekojn
sed ankaŭ prizorgis la ĉekojn
por bebo kaj iris postsigne

al ĉiuj pentuloj konsilo
se vi ja generas la homon
ne estas najbara utilo

ne petu pri vortoj konsolaj
postlasas vi lingvan sindromon
tuj ĉiuj fariĝas petolaj
Zuriko, la 11an de septembro 1995