Soneto je anĝela festo
la urbon ANĜELO vizitis
miloj da kandeloj flagradis
kaj ĉiuj pasie preĝadis
monakoj humile hezitis

Einsiedeln - parad-procesio
abato Georgo - gvidanto
du pastroj kiel asistantoj
Gabriel' Urban' ĉe HOSTIO

ekestis mirakla etoso
amaso de iam perdiĝis
pli bone - ne grumblis ĥaoso

du ĥoroj orkestro orgenoj
pastro Damiano fariĝis
bakisto - pligrandiĝis prenoj
Einsiedeln, la 14an de septembro 1995