Soneto pri malvolontulo
mi vagis longe tra kermeso
min iu homo alparolis
mi tamen spite ne tombolis
li min ĝojigis sen permeso

donante al mi unu libron
arte tre bele enpakitan
li havis sorĉon konvinkitan
mi prenis... eĉ sentante vibron

nokte en KLUBO televida
ĉi-libron laŭdis kritikistoj
lacege aŭdis mi avida

la frazojn ja valoro tegis
ne estis linĉo por verkistoj
kaj tial mi tuj ĝin tralegis
Zuriko, la 15an de septembro 1995