Soneto pri l' unua klaso
sur foto gepatroj eĉ junaj
kaj iu knabino forkuras
ŝi eble movante konturas
la kadron de sortoj fortunaj

septembre (jaro l' kvardek kvina)
mi venis al eta lernejo
postmilita provizorejo
varmo de etoso patrina

instruisto skribi ordonis
kaj fermis nin per la ŝlosilo
foriris por festi kaj dronis

supoze en alkoholaĵoj
de l' tasko rompiĝis skribilo
pleniĝis ĉiuj kajeraĵoj
Zuriko, la 2an de septembro 1995