Soneto por redaktoro Maul
li fondis revuon "MONATO"
ekpensis pri taga organo
"SEMAJNO" estis uragano
timigis minusa rabato

marto mil naŭcent okdek dua
mian vokon li publikigis
senpolitike realigis
anoncon en bloko kongrua

okazis nur ludo formala
por la neŭtralecon certigi
kaj tamen ĝi estis neŭtrala

"Mo" ne respondis pri enhavo
ne volis tekston mallongigi
solide mi dankas kun bravo
Zuriko, la 25an de septembro 1995