Soneto ne plu komprenebla
defendu semitajn infanojn
kontraŭ bat' de TIUJ... banditoj
vin ĵetos al antisemitoj
ekvidos vi ŝtonajn sangbanojn

kiu subtenas TIUJn homojn
vunditajn per... kapitalistoj
forpuŝos lin al komunistoj
kaj honto kompatos fantomojn

al TIUJ per TIUJ pri TIUJ
io iĝas ĉar devas iĝi
ĝibulon en krip' batas ĉiuj

detruo - jen la homa devo
mem povas balon' konstruiĝi
soldatoj... kapablas pri krevo
Zuriko, la 26an de septembro 1995