la majstro traludis majstrecon sed floris ĉe li kariero jes nobla elito kaj sfero sankciis eĉ la filistrecon tre multaj fariĝis ridantoj li restis por ili standardo ĉar predon ricevis kloĉardo forlasis lin la subtenantoj heroo konvinkis ruzulojn ricevis ĉielan mision kaj vigle forpelis servulojn "lud-ludas por mi la ludado" amaso do havis jam ĉion kaj iris tuj al balotado