Soneto je diletantismo
travivi vesperon aŭtoran
turmente eltenis mi punon
en versoj mi sentis nek sunon
nek nokton sed penon aktoran

do kiel aranĝi kunvenon
penetras terenon sonduloj
kaj post ili staras klaĉuloj
jes ili ricevas subtenon

perdiĝis simpla poezio
spirito de prozo foriras
herezo aktivas en krio

najbaro sentumas etoson
"nov-ondo" malsencon akiras
per furzoj ordigas ĥaoson
Zuriko, la 7an de septembro 1995