Soneto por sociologoj
naskiĝis en Pollando klasoj
kiuj ne ekzistas en mondo
"inteligento" - ne saĝ-sondo
sed homo - traduk-embarasoj

"inteligencja" - nur haltantoj
proletoj - sociaj velkantoj
kampuloj - veraj laborantoj
kaj resto - pezumaj pensantoj

feliĉe - jam sen prominentoj
kaj sen folkloraĉa aldono
sufiĉas - ni dancu kun sentoj

rikolt-fest' kun danko por pano
spik-buked' por Sankta Madono
al gekamparanoj "je sano!"
Zuriko, la 8an de septembro 1995