Soneto pri kaj kun Claude Gacond
mi ne iros al la kunveno 
eĉ se ĝi ŝajnas ege grava 
Claude Gacond estas eĉ tre brava 
jar-raporto ne por elteno 

mi invitos Claude'on por kafo 
kaj kiam ni certe babilos  
niaj animoj ne trankvilos 
ĉar krom kafo staros karafo 

li reagas entuziaste 
por ĉio kion li apogas 
tre ofte eĉ tute fantaste 

en Bastiono de Silento 
surdiskigadon voĉo logas 
por radia eksperimento
Zuriko, la 12an de januaro 1996