Soneto kun la rekomendo
la vero aperas hazarde 
"ĉu li ion por mi transdonis?" 
"kiu? ĉu tiu kiu dronis?" 
"jes tiu kiu agas arde" 

"vi povas referenci nome" 
"mi venas de..." "kiu li estas 
se per rekomendo molestas?"
okazo aspektas simptome 

majoritato opinias 
ke urĝa estas konateco 
por ekzistu rekomendeco 

tiu formo jam agonias 
sen rekomendo kun valoro 
ni iru al ĝusta laboro
Zuriko, la 12an de februaro 1996