Soneto skribita antaŭe
mem mi ne povis tion verki 
iu devis min tion doni 
kontrakti certe ne ordoni 
ĉar mi ne taŭgis por min ĉerki 

omaĝe al iu satrapo 
peanon mi plektis sapinde 
hodiaŭ aspektas ridinde 
tiu ĉi hontinda etapo 

li faris nenion por lando 
baptis infanojn delegite 
subigis influojn de bando 

en Moskvo li mortis sekrete 
neatendante kaj subite 
tiam homoj mortis diskrete
Zuriko, la 16an de februaro 1996