Soneto serĉanta aprobon
pri vodko ni diras ŝerceme 
pro alkoholuloj ni timas 
dum amasdrinkado intimas 
ni ne prizorgas tion teme 

vi volas esti en Eŭropo 
kiu estas tre laborema 
tamen pri la temo dilema 
fatale diras horoskopo 

la cerbo alkoholigita 
entute ne povas funkcii 
drinkulo sentas sin batita 

trinku lakton aŭ nigran teon 
provu vodkon abnegacii 
pripensu ĉi tiun ideon
Zuriko, la 24an de februaro 1996