Soneto kun antika spiro
mi prenas mole grekan vazon 
kaj mi sentas tempoforpason 
amaso mortigas amason 
montrante frenezan ekstazon 

fetiĉoj delogas diinojn 
kondamnas akre malamikojn 
aranĝas erotikpiknikojn 
bongustas frandaĵojn kaj vinojn 

mi por si mem faras riproĉojn 
kial mi estas tiel deca 
ĉar mi blasfemigas diboĉojn 

neniu diris al mi veron 
ke tiam tempo estis speca 
por elvoki en mi koleron
Zuriko, la 4an de februaro 1996