Soneto pri filmo de Lubitsch
mi vidis l' filmon en kinejo 
finfine mi ĝin surbendigis 
tiu verko min enravigis 
raraĵo en mia loĝejo 

mi ne havas tempon por kino 
televidon mi ne rigardas 
kaj spite mi nun ne kovardas 
mi amas kun daŭra inklino 

Ernst Lubitsch - fama reĝisoro 
kreis filmon tre humoreskan  
kun ŝerco kaj vigla fervoro 

"ŝati aŭ ne ŝati" pripensu 
ĉi tiun demandon groteskan 
kaj viajn konkludojn kondensu
Zuriko, la 5an de februaro 1996