hodiaŭ festas naskiĝtagon Teresa kiu iam feste gastigis min eĉ tro digeste etoso trairis imagon mi ne elsendos paskajn kartojn laŭ pola tradicia formo ĉar mi ne konformas al normo rete mi deziros bonfartojn trankvile pasis jam Kristnasko kaj simile trapasos Pasko jen mia vidpunkto sen masko mi memoras iamajn festojn interfamiliajn molestojn pri kiuj mi faris protestojn