Soneto kun pruvo de belo
"por amik' de Sinjoro Dio" 
tiu dediĉo havas bazon 
por pekeco okupu frazon 
ke survoje staras bestio 

kiel argumenti belecon 
ĉu per ŝanĝo de materio? 
pro raviĝo en galerio 
ni vokas "Ho Dio!" - aprecon 

espero bezonas subtenon 
unue manĝo ĉu moralo? 
Breĥt-respondo gajnas ordenon 

" Dio tiel volis" - pravigo 
kiu strebas al idealo 
estas mia ĉefa instigo
Zuriko, la 16an de aprilo 1996