Soneto prenita abstrakte
en miloj da rimaj poemoj 
mi montris temptopografion
eŭforion aŭ atrofion 
kun diverse kontrastaj temoj 

tiun kvanton sorto grandigas 
sed iam mi atingos limon 
galimatian malestimon 
nun kazo formojn enlistigas 

eĉ kiam mankos materio 
poezio restos abstrakte 
kiel koketeco de Dio 

la VORTO estinta komence 
lumigos nocion refrakte 
por miaj pensoj kondolence
Zuriko, la 18an de aprilo 1996