Soneto pri perdita vero
eĉ se mi ne konas la lingvojn 
mi tradukis de l' kartvelia 
per la rusa - anomalia 
tasko prenis superlativojn 

du georginoj provis diri 
al la svisa instruistino 
pri ĝojo pro l' saĝa filino 
kaj ankaŭ feliĉon deziri 

instruistino tion sciis 
kion tradukisto tradukis 
pro kompreno ŝi emociis 

vere temis nur pri konkludoj 
ŝi verve parolon kondukis 
kaj ne estis tempo por studoj
Zuriko, la 2an de aprilo 1996