Soneto - printempa sekigo
Paolo Conte fluas diske 
iom pigre iom malvole 
sed kovras bruadon petole 
ĉar iu agas baziliske 

Barbara foriris al montoj 
mi restis hejme pro pigreco 
malvere ĉar diligenteco 
devigas min al rimrakontoj 

animon prenis nostalgio 
pro arbo kiu iam kreskis 
kaj nun kuŝas sen energio 

suno nebulon disbatigas 
najbaro jam tro adoleskis 
ĉar alkoholo lin sekigas
Zuriko, la 20an de aprilo 1996