Soneto kun invita rozo
trajno alvenis malrapide 
haltis sed neniu eliris 
pri tiu okazo mi miris 
kaj eĉ disreviĝis konfide 

rezigne kun rozo en mano 
mi kurbiĝis jam al eliro 
kaj tuj denove venis miro 
per konata voĉa rikano  

mi aŭdis sed neniun vidis 
"kie vi estas?" - la demando 
falis sed mi voĉon ne fidis 

iu elŝiris mian rozon 
en mano restis nur rubando 
mi eksentis nur propran pozon
Zuriko, la 24an de aprilo 1996