Soneto pri la okulvitroj
nervozigas min okulvitroj 
gazetoj skribas pri bezono 
de provo kaj frua rekono 
pri optikistaj akcipitroj 

mi tamen al tiu promenos 
kiu havas bonan reklamon 
se li montros al mi la samon 
tiam mi certe al li venos 

antaŭ unu jaro li ridis 
"vi nun kiel strigo aspektas"
sed mi al la kvalito fidis 

nun mi estas ege kontenta 
"ĉu vi l' opinion korektas?" 
li daŭre restas malkonsenta
Zuriko, la 26an de aprilo 1996