Soneto betonintelekta
la bildo devenas de loko 
reala per malperfekteco 
kaŝita en ĉiutageco 
kiel stato de salikoko 

post jaroj venis novaj homoj 
ekkonstruis novajn setlejojn  
surtretis arbarajn katlejojn 
revenis iamaj fantomoj 

pri progreso oni ne diru 
ĝis kiam ne estas efekto 
kaj unue pri perdo miru 

pli bonaj estas ŝlimaj truoj 
ol betono en intelekto 
damaĝe naturaj kongruoj 
Zuriko, la 19an de majo 1996