Soneto literaturtaga
trajno nin portis al Soluro 
kie antaŭ hotelo "kruca" 
daŭras laŭ sento iom puca 
festival' de literaturo 

aŭtoroj legas siajn tekstojn 
en bela ampleksa salono 
kun aprobo aŭ kun opono 
faras por drinkado pretekstojn 

suno instalas etosfornojn 
poetoj diskutas en ombro 
anstataŭ laŭroj havas dornojn 

apude klaŭno ne distriĝas 
sed estas trista pro la nombro 
de verkistoj kiuj klaŭniĝas 
Zuriko, la 23an de majo 1996