Soneto pri amikrenkonto
renkonto trapasis konkorde 
malgraŭ laco post longa vojo 
kaj de ĥoĥolo paranojo 
babilado fluis agorde 

ne ĉiuj venis pro malsano 
aŭ eble pro malbona stato 
sed venos por alia dato 
mi zorgos pri vino kaj pano 

en espero troviĝas forto 
kiu detruas kontraŭstarojn 
sanigante laŭ sorĉa vorto 

kiom da mirakloj jam estis 
kiuj eliminis koŝmarojn 
samtempe malekziston testis 
Zuriko, la 27an de majo 1996