Soneto modesta kun plumpo
en eta aŭ en granda rondo
nur el banalaj malgrandecoj 
konsistas la ĉiutagecoj 
de ĉiuj homoj sur la mondo 

hazardo pri tio decidas 
ĉu io grava en naturo 
troviĝas ankaŭ en kulturo 
ĉu ridas aŭ ĉu nur avidas 

se ambaŭ iras paralele 
tiam okazas fenomeno 
kiun ni pritraktas ĉiele 

sed pli ofte ili disiĝas 
modesta paradisĝardeno 
kaj plumpo kiu malprestiĝas 
Zuriko, la 3an de majo 1996