Soneto kun frazo redona
"mi donas por ke vi min donu"
la fama latina "do, ut des" 
en vivo praktike gravas jes 
se ne do inverson proponu 

en rilatoj Dio kaj homo 
tiuj kondiĉoj ne ekzistas 
ĉar preĝo unuflanke vistas 
ekestis saluto en Romo 

Dio scias ĉion - homo ne 
pro tiu granda diferenco 
ekestas homa dekadenco 

intelekto estas ampleksa 
volas esti ankaŭ aneksa 
kaj agi se eblas admone
Zuriko, la 6an de majo 1996