Soneto kun Władysław Reymont
li havis siajn proprajn vojojn 
sur kiuj li ĉiam eraris 
krom tiu sorto li forfaris 
al feliĉo trovante ĝojon 

ĝustatempe li eĉ ne prenis 
meritojn pro Nobel-premio 
ekestis trista historio 
li al siaj herooj venis  

premio ne estis tro granda 
tamen li forlasis mizeron 
kaj atingis tre riĉan sferon 

en Lipce Reymontowskie nupto 
kaj poste malsano-erupto 
konstruis tragikdosieron 
Zuriko, la 7an de majo 1996