Soneto pri frazonuligo
trifoje estis fascinita 
dediĉis eĉ siajn poemojn 
subite febre ŝanĝis temojn 
ĉar estis certe devigita 

en tiu aĝo ne ŝanĝiĝas 
de l' tag al tago opinio 
estas amo aŭ ironio 
kiam spirito tuj negliĝas 

Jan Twardowski pastro poeto 
pri Jaruzelski diris bone 
sed ne pri milita dekreto 

episkopo libron tralegis 
kaj poste reagis admone 
sacerdoto tuj ĉion negis 
Zuriko, la 1an de junio 1996