Soneto por senbridi volon
mi ekzistas sen alkoholo 
de tempo al tempo kalikon 
mi vidas por festi efikon 
"drinku drinku mia idolo!" 

mi rigardas min en spegulo 
kaj mi ne kredas pri efekto 
pardonpetante en afekto 
mi konfesas "vera drinkulo!" 

silente mi sin mem absolvas 
kiel venkinto de allogo 
drinkajn problemojn mi disvolvas 

sed tro frue mi sin konsolas 
ĉar volo vokas por apogo 
kaj senbride daŭre ĥoĥolas 
Zuriko, la 19an de junio 1996