Soneto ĉe diversaj statoj
vetero alportas surprizojn 
ne tondro estas sed silento 
grizajn nubojn disblovis vento 
ni ne bezonas ekspertizojn 

naturo ofte sovaĝiĝas 
por detrui proprajn troaĵojn 
homo tiujn okazintaĵojn 
malŝatas sed alkutimiĝas 

al ĉio kio premas sorton 
kontrastoj seka kaj pluvoza 
laŭta kaj surda vokas morton 

foriro de naturnokaŭto 
estas stato iom nervoza 
do ni zorgu pri sia haŭto 
Zuriko, la 6an de junio 1996