Soneto pri velakveduktoj
ondoj muĝegas en memoro 
batas ŝipbordon tute forte 
tamen je feliĉo aborte 
tiu bildo restas en koro 

krepuske malhelo febliĝas 
oni atendas ĝis la kvara 
kiam ŝanĝiĝas dungo mara 
tiam nokta vaĉo finiĝas 

kaj navigado en kanaloj 
estas profundo de Hadeso 
kun plenitaj per akvo valoj 

sur oceano pli facile 
oni navigas jam sen streso 
dum ŝtormo kaj paco simile 
Zuriko, la 1an de julio 1996