Soneto kun tempospegulo
akvon vidi en naturformo 
trvavivante ĝian pluvozon 
aŭ fotitan metamorfozon 
fiksitan ekzemple dum ŝtormo 

post tridek jaroj de vojaĝo 
mi admiras nian fotiston 
Jerzy Szkutnicki raportiston
la grandan majstron pri pejzaĝo  

mi rigardas ondojn glatitajn 
per profundeco kaj larĝeco 
perdantajn spacojn disŝiritajn 

tiamuloj ne ripetiĝos 
ili zorgas por venonteco 
kaj mi ankaŭ ne plu reviĝos 
Zuriko, la 13an de julio 1996