Soneto pri malseka tristo
tiu tago malrapidiĝas 
hodiaŭ bedaŭrinde pluvas 
akvo klake malsupren fluas 
Danubo denove pleniĝas 

kiel forigi depresion 
kiu venis kun akvumado? 
kiam komencos navigado 
kies forto kreos pasion? 

ni tretas kotozan terenon 
de ŝipa klubo al arbaro 
ĉar ni devas vidi havenon 

en kiu niaj du velŝipoj 
atendas por ĝusta riparo 
laŭ bonaj navigaj principoj 
Zuriko, la 20an de julio 1996