Soneto kun matenkunveno
malataŭ de velo grupiĝis 
skoltinstruantoj en maristaj 
uniformoj - mienoj tristaj 
verŝajne ili tro laciĝis 

boatoj ŝnuritaj kun ŝtono 
kun frue starigitaj veloj 
atendas por venontaj celoj 
kiu ne ŝanĝiĝas laŭ kono 

la sciencisto kun gvidlibro 
verŝajne estas tre kontenta 
aliajn persekutas vibro 

venas tempo jaĥtojn eniri 
ĉar vetero fariĝis venta 
junuloj komencas sopiri 
Zuriko, la 28an de julio 1996