Soneto kun libera spaco
antaŭ ni fore disvastiĝas 
spaco malfermita por celo 
ligita kun akvo ĉielo 
benas velon kiu akriĝas 

kontraŭsune kaj kontraŭvente 
malantaŭa ombro postkuras 
pruo optimisme futuras 
kilspuro malaperas sente 

eĉ tempo fluas malantaŭen 
ni tamen antaŭen navigas 
por celon atingi morgaŭen 

kaj diverseco de naturo 
foje ĝoigas aŭ tristigas 
kiel ĉiam dum aventuro 
Zuriko, la 29an de julio 1996