Soneto kun propra biero
tago plena de detalzorgoj 
telefonaj interparoloj 
kun eksterlandanoj kaj poloj 
sorto ĵetas ilin al sorgoj 

senĉese alvenas disrevoj 
konscienco kreas rimorsojn
hezito trovas ĝustajn korsojn 
sed tiam perdiĝas en devoj 

tiel multe da energio 
kaj nun okazas ĉio vane 
de tio venas alergio 

mi jam trinkis mian bieron 
kaj mia haŭto fartis tane 
nun mi serĉas trankvilan teron 
Zuriko, la 7an de julio 1996